| PO4A-DISPLAY-MAN(1) | Iloj de Po4a | PO4A-DISPLAY-MAN(1) | 
NOMO¶
po4a-display-man - montri tradukitan manpaĝon laŭ PO
RESUMO¶
po4a-display-man -p PO_DOSIERO [-m MASTRA_DOSIERO] [-o PO4A_OPT]
PRISKRIBO¶
Tradukistoj povas uzi po4a-display-man por vidi kiel ilia traduko de manpaĝo estos prezentita al la finuzantoj, sen rekompili kaj reinstali la tutan projekton.
Ĉi tiu skripto funkcias nur kun manpaĝoj skribitaj rekte en nroff kaj pritraktitaj per la modulo man de po4a. Manpaĝoj generitaj de aliaj formatoj, kiel DocBook aŭ POD, ne estas subtenataj. Vidu po4a-display-pod(1) por ekvivalentaj subtenaj POD dokumentoj.
OPCIOJ¶
-p PO_DOSIERO
La PO-dosiero enhavanta la tradukojn.
-m MASTRA_DOSIERO
La originala manpaĝo. Ĝi povas esti la
  absoluta aŭ relativa vojo al la originala manpaĝo (gzipita
  aŭ ne), la nomo de la manpaĝo aŭ la nomo kaj sekcio de la
  manpaĝo (uzante la formaton man.sekcio). Kiam la ĉefa dokumento
  ne estas provizita per la opcio -m, po4a-display-man provas
  trovi la originalan manpaĝon surbaze de la linia referenco de la unua
  ĉeno en la PO.
-o PO4A_OPT
Iuj ebloj por transdoni al
  po4a-translate(1).
VIDU ANKAŬ¶
AŬTORO¶
Thomas Huriaux
| 2006-04-08 | Iloj de Po4a |